+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  IEspA decidis: Diest!

Aŭtoro Fadeno: IEspA decidis: Diest!  (Legita 37 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Marc

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 22
  • Sekso: Vira
IEspA decidis: Diest!
« je: Hieraŭ je 13:58:17 »
 Post trijara serĉado, dum kiu ni senrezulte vizitis multajn konstruaĵojn, la Internacia Esperanto-Arkivo fine en la centro de la urbo Diest (Hasseltsestraat) trovis la taŭgan spacon: ter- kaj subtera etaĝoj, kune ĉirkaŭ 350 kvadratmetrojn. La interkonsento pri la aĉeto estas subskribita en la 23-a de aprilo 2024, la notaria akto sekvos post kelkaj monatoj. Post kelkaj adaptaĵo la plena arkivo de IEspA ĉirkaŭ la jarfino povos translokiĝi al Diest.
Al la arkiva spaco aldoniĝas apartamento en la unua etaĝo, kiu estas ludonata kaj estos stabila enspezofonto de IEspA.


Jam alvenis ĉirkaŭ 300.000€ je donacoj. Por la tuto de aĉetsumo, kostoj kaj konstruoj estas bezonata plia 100.000€. La oferto de la anonima mecenato kiu al ĉiu donaco ricevita aldonas samkvantan kompletigon (vidu la retejon iespa.eu, “subteno”) estas plilongigata ĝis la 31-a de julio 2024. Ankaŭ via eŭro valoras du!

Pliaj informoj en www.iespa.be (elektu “Loko”n en eo, same legeblas en nl , fr, de) aŭ telefone je 050 330004 (Roland Rotsaert).
 

Elsalutinta Marc

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 22
  • Sekso: Vira
Re: IEspA en VRT hodiaŭ
« Respondo #1 je: Hieraŭ je 14:16:52 »
Hodiaŭ, je la 16a30 kaj/aŭ 17a30, en la novaĵoj de Radio 2 aŭdeblos informoj pri IEspA en Diest, kun eta intervjuo.
La informo ankaŭ aperos en la retejo de vrt.be

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 592
  • Sekso: Vira

Elsalutinta Marc

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 22
  • Sekso: Vira
Re: IEspA decidis: Diest!
« Respondo #3 je: Hodiaŭ je 10:30:46 »
Eltiraĵo de nur la 56 sekunda anonco en la novaĵoj de Radio 2 Vlaams-Brabant, 26/4/2024 je la 16:30a kaj 17a30a troviĝas nun ankaŭ en la retejo de IEspA: http://www.iespa.eu/images/gazetaro/20240426_Radio2.mp3.