+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Limburgo / LEA, Peer: Virina movado en Afriko
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je Hieraŭ je 19:56:51 »


Alexandrine Omba el Kinŝasa rakontos nin pri la porvirina agado en Afriko.
[/size]Ni certe devas apogi tion.
2

Ĉiuj belgaj Esperantokluboj kune festos la tradician Zamenhoffeston en Ostendo.
Vidu detalojn kaj aliĝilon je https://eventaservo.org/e/zamfesto2021
3
Agenda / Agendo / Re: Klaipéda 9-17 julio 2022: Baltaj Esperanto-Tagoj (BET-56))
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 14 oktobro 2021, 07:15:26 atm »
Ĵus La Balta Ondo aperigis longan artikolon pri la havenorbo Klajpedo: https://sezonoj.ru/2021/10/bet-103/
4
Heel veel erfgoedcollecties verdienen internationale uitstraling, maar zijn op dit moment enkel in het Nederlands ontsloten. Hoe maak je gedigitaliseerde collecties goed vindbaar voor internationale collega’s, onderzoekers, verzamelaars of bezoekers? Bieden machinevertalingen of thesauri kwalitatieve oplossingen? Aan welke vereisten moeten systemen voldoen om meertaligheid te ondersteunen?

Een studiedag over dit thema vindt op dinsdag 26 oktober plaats in het Grootseminarie Brugge. Inschrijven kan tot en met 18 oktober.

Info en programma: https://erfgoedbrugge.be/studiedag-grenzeloos-digitaal/
Inschrijven: https://inschrijven.brugge.be/nl/41873885-9ae4-48e2-bff1-d471c6dc115d?queueid=6165342dbab07
5
Agenda / Agendo / Ĝemelaj urboj: Brescia kaj Darmstadt
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 11 oktobro 2021, 07:19:45 atm »

Ne forgesu la inviton partopreni je mardo, la 12a de oktobro, al ZOOM-evento de Itala Esperanto-Federacio pri la ĝemelurbaj rilatoj.
Rakontos al vi siajn spertojn Luigi Fraccaroli, prezidanto de IEF kaj ĉefaganto de la ĝemelurbaj rilatoj inter Brescia kaj Darmstadt, Debora Rossetti, sekretario de la Roma grupo, kunorganizanto de la monataj rendevuoj inter Romo, Parizo kaj... Marc Giraud, prezidanto de la Pariza grupo kaj kunorganizanto de la monataj rendevuoj inter Parizo, Romo kaj... Detlef  Haussner, motoro de la esperantistoj en Darmstadt kaj... ĉu vi konas la ĝemelojn de via urbo? Ĉu vi emas aktivi?
Venu kaj demandu. Jen la ligilo:

21:00 Roma horo (19:00 UTC)
ZOOM-ligilo
https://us02web.zoom.us/j/84465800827?pwd=RERicjhDUmNqTW03ZTloL3QvVENLZz09
ID riunione: 844 6580 0827
Passcode: 943302

6
FEL / VEB / Kan jij wenskaarten gebruiken?
« Lasta afiŝo de PaulP je 06 oktobro 2021, 10:11:56 atm »
Hey!

We kaarten graag een nieuwe actie aan waarmee je de Vlaamse Esperantobond kan steunen. Via  www.trooper.be/vlaamseesperantobond/wenskaarten kan je vanaf nu tot en met 11 november pakketjes wenskaarten kopen. Jij betaalt € 9 per pakket van 5 kaarten en enveloppes en je steunt er FEL mee. De kaartjes werden gemaakt door Iris Van Robays, zij is bekend van Quarantiny en De Kwinkslagerij in De Standaard.

Groetjes en alvast bedankt voor de steun!

PS: Vertel dit gerust door aan vrienden en familie, we kunnen de steun goed gebruiken.


7
Esperanto-literaturo kaj -muziko / Tradukoj el la nederlanda
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 30 septembro 2021, 15:21:38 ptm »
Hodiaŭ, la 30-a de septembro, estas la Internacia tago pri tradukado (https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_tago_pri_tradukado).

De la 2-a ĝis la 9-a de oktobro en Belgio kaj Nederlando okazos la Semajno de la nederlanda lingvo (https://weekvanhetnederlands.org/). Ĉe FEL haveblas trideko da libroj tradukitaj el la nederlanda (https://retbutiko.be/eo/originalingvo/Nederlanda).
8
Novaĵoj / Nieuws / Premio La Torre 2022
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 29 septembro 2021, 08:26:32 atm »

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.

La esplor-kampoj estas:

   - Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
   - Interkultura edukado per Esperanto
   - Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
   - Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto
   - Retaj kursoj pri Esperanto
   - Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe

La kandidatoj anoncu sian intencon partopreni kaj sian temon ĝis la 1a de januaro 2022. La ILEI-estraro kaj la familio La Torre tiam starigos juĝ-komisionon en rilato kun la temo de la esplor-laboro.

La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj.

Ĉiuj kandidatoj transdonu siajn laboraĵojn rete al ilei.prezidanto@gmail.com ĝis la 30a de aprilo 2022 por la okazigo de la konkurso, kaj la prezidanto transdonos ilin al la familio La Torre, al ILEI kaj al la ĵurio.

La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30a de junio 2022. La gajninto devos sendi naŭ paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, tio estas al familio La Torre kaj po unu, al diversaj gravaj Eo-bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn”.

La premio konsistas el sumo de 500 eŭroj. ILEI retenas al si la rajton eventuale aperigi la gajnintan raporton. La konkurso La Torre okazis jam du fojojn, en 2015 kaj en 2018. La trian fojon, la premio kaj la diplomo estos transdonitaj en la jaro 2022 okaze de la 55a ILEI-Kongreso en Kebekurbo kaj pli vaste prezentata en la 107a Universala Kongreso de UEA en Montrealo.

Ahmad Reza Mamduhi, prezidanto de ILEI
9
Agenda / Agendo / La Konkordo bonvenigas vin... kaj havos gastojn
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 27 septembro 2021, 09:35:34 atm »

Finiĝis la somero (kaj la vintro en Sud-Ameriko), jen tempo por ekvigliĝi.
Mi invitas vin al nia kunveno morgaŭ... ankoraŭ per Zoom sed, verŝajne en la baldaŭa estonteco, hibride.
La subskibrinto rakontos ion pri sia restado en Herzberg, la Esperanto-urbo, sed ni ankaŭ havos gast(j)n. Carla el Bolivio ĉeestos kaj eble ankaŭ Edson el Brazilo.
Do ni ne 'krokodilu'!
Okaze de ilia ĉeesto, mi invitas vin ankaŭ - mallonge aŭ longe - rakonti ion kion homoj en Sud-Ameriko verŝajne ne scias. Povus esti pri Belgio, Flandrio, Okcident-Flandrio, via vilaĝo - kiel vi volas.

Jen la ligilo al la kunsido, morgaŭ je 19h30 UTC+2
https://us02web.zoom.us/j/73720684334?pwd=SHExeTI0Q0VxRHluZGhTWUVVNlVEQT09
Meeting ID: 737 2068 4334
Passcode: 4Lj6r4

Ĝis tiam!

Piet Glorieux
10
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 26 septembro 2021, 23:11:52 ptm »

Na onze zomerse rust, begint met de herfst een nieuw werkjaar voor La Erikejo… hopelijk voortaan, na twee jaar, in normale omstandigheden…
Onze bijeenkomsten vangen aan om 19u 30, duren 2 uur, en vinden plaats te Heide, enerzijds in "Het Centrum" (rechtover de kerk) voor september en november, anderzijds in het restaurant “Hemelhoeve” te Brasschaat voor oktober.

Post du monataj da somera ripozo, jen nova laborjaro por La Erikejo
Niaj kunvenoj komencas je la 19h 30, daŭras du horojn, kaj okazas en Heide  (Kalmthout), laŭkutime en “La Centro” (ĉe la preĝejo) , nome  septembre kaj novembre, sed en restaŭracio (vidu suben) oktobre.
21 oktober  2021 (18u 30 !!!): We oefenen onze Esperantospreekvaardigheid bij een lekker avondmaal in het restaurant “Hemelhoeve”, Gemeentepark 8, Brasschaat. Ruime gratis parking. Misschien zijn er andere gasten aanwezig met interesse voor onze taal?! Zo tonen we aan anderen dat Esperanto nog altijd beoefend wordt, en praktisch bruikbaar is...
Gustumante la vespermanĝon en restaŭracio “Hemelhoeve”, ni  ekzercas niajn kapablojn konversacii Esperantlingve. Eble miros iuj gastoj pri nia lingvaĵo?! Tiele ni montros ke Esperanto ĉiam vivas, kaj estas praktike uzebla…
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10