+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  UEA
| | |-+  PLI DA SERVOJ POR SAMA PREZO ĉe UEA

Aŭtoro Fadeno: PLI DA SERVOJ POR SAMA PREZO ĉe UEA  (Legita 10312 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
PLI DA SERVOJ POR SAMA PREZO ĉe UEA
« je: 17 oktobro 2009, 17:36:53 ptm »
PLI DA SERVOJ POR SAMA PREZO ĉe UEAEkde 2010 la  oficiala organo de UEA, la revuo Esperanto, estos legebla rete kontraŭ  malpli alta pago. Jam ekde 2004 la Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj  Honoraj Membroj povas legi ĝin rete samtage, kiam la redaktoro transdonas ĝin al  la presejo, sed ekde 2010 sufiĉos pagi la kotizon de Membro kun Jarlibro, t.e.  24 eĉR aŭ, en t.n. B-landoj, 12 eĉR, por ĝui tiun eblecon. La kotizo de  Membro-Abonanto kostas respektive 60 kaj 30 eĉR.

La MJ-membroj ricevos  ankaŭ la Jarlibron, sed antaŭ ĝia apero la Centra Oficejo sendos al ili mesaĝon kun  la peto, ke tiuj, kiuj ne bezonas paperan Jarlibron, sciigu tion al la CO. Ili  ja povas ĉiukaze konsulti la informojn pri delegitoj kaj la ceteran enhavon de la  Jarrlibro ankaŭ rete.

Ankaŭ la plej malmultekosta membrokategorio de UEA,  Membro kun Gvidlibro, ricevos novan servon en 2010, retan nova bultenon, kiu  aperos iumonate. La MG-kotizo kostas 10 eĉR por A-landoj kaj 5 eĉR por B-landoj. 

Jam de longe la individuaj membroj rajtas 2-foje jare mendi librojn kaj  aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA kun rabato de 10%. Ekde nun la  Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj ricevas la rabaton ĉiufoje, kiam ili mendas. La limo de 2 mendoj restas nur por la kategorioj MJ kaj  MG. ĉar la MJ-membroj povos legi la revuon rete, ili havos aliron ankaŭ al la  rubriko Laste aperis. Ankaŭ la Membroj kun Gvidlibro ricevos ĝin kiel  parton de sia monata nova bulteno. Informojn pri novaj varoj en la Libroservo  povas senpage ricevi ĉiu ajn, ankaŭ ne-membro, abonante ilin ĉe katalogo.uea.org/index.php  . Senpagaj por ĉiuj estas ankaŭ la Gazetara Komunikoj de UEA per abono ĉe www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/index.html

La  kotizoj de UEA por la jaro 2010 troviĝas ĉe www.uea.org/alighoj/alighkotizoj2010.html  kaj reta aliĝilo ĉe db.uea.org/alighoj .