+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Alvokoj / Oproepen (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Eŭropa Bulteno - papera eldono por subtenantoj

Aŭtoro Fadeno: Eŭropa Bulteno - papera eldono por subtenantoj  (Legita 2959 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Eŭropa Bulteno - papera eldono por subtenantoj
« je: 11 decembro 2020, 15:16:36 ptm »
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas kunordiga organizaĵo el Landaj Esperanto-Asocioj en la kadro de Eŭropa Unio. Kelkaj sugestis ke EEU iĝu asocio el individuoj aŭ almenaŭ havu ankaŭ kategorion de individuaj membroj.  Do, eksperimentocele, oni decidis ke individuoj, kiuj havas intereson pri la agado de EEU, favoras ĝin kaj volas kontribui al ĝi aŭ volas esti regule informataj pri ĝi, povas esprimi sian apogon aliĝante al la listo de la ''Simpatiantoj de EEU''.
Simpatiantoj de EEU
Tion oni povas fari sendante almenaŭ 20 eŭrojn al la kasisto de EEU (s-ro Hans Ten Hagen, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando) pere de la UEA-konto eece-p pere de https://uea.org/alighoj/pagmanierojSimpatiantoj de EEU rajtas ricevi paperan version de Eŭropa Bulteno. Se oni ne deziras ricevi la paperan Bultenon (ĉar oni jam ricevas ĝin per e-poŝto), sed oni volas enskribiĝi inter la "simpatiantoj de EEU", tiam sufiĉas kotizo de 10 eŭroj. Kompreneble pli altaj kontribuoj estos ĉiam bonvenaj.  Bedaŭrinde ĝis nun la aliĝoj estis tre malmultaj: unu el Nederlando kaj ses el Italio.  Ĉu la landaj asocioj ne informis siajn membrojn pri tiu ĉi ebleco? Ĉu eŭropaj esperantistoj vere ne havas intereson pri EEU?
« Lasta redakto: 13 decembro 2020, 22:07:37 ptm de Herman Deceuninck »