Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Heidi je 06 septembro 2012, 22:10:49 ptm

Titolo: Murdludo, serĉpromenado
Afiŝo de: Heidi je 06 septembro 2012, 22:10:49 ptm
 ĉu vi havas emon por lude malkovri la plej belajn lokojn de Bruĝo? Per fotoj vi retrovu la itineron de kvar suspektatoj kaj malkovru kiu prenis kiun vojon, kaj kiam kaj per kiu murdilo la murdo estis farita. Per tiuj donitaĵoj, murdrakonto kaj bona dedukto kaj elimino, eble vi solvos murdon!

Kunveno
ekde la 9a45 en Gruuthuse (Dijver 17, 8000 Brugge (http://g.co/maps/9yb2k) - 15-minuta promenado de la stacidomo). Eko je la 10a15.
Vi mem kunportu vian lunĉpakedon, aŭ manĝu en iu restoracio dum la ludo.

Je la 16a30 ĉiuj serĉintoj kunvenas en
Hof van Watervliet, Oude Burg 27, 8000 Brugge (http://g.co/maps/meba2) kaj provas serĉi la enigmon. Estos montrita filmo kun la solvo. En ĝi rolas esperantistaj steloj...)

Atentu ke ni volas ankaŭ allogi lernantojn de la bruĝaj mezlernejoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Do, vi povas kunporti viajn ne-esperantistajn amikojn! La partopreno estas senpaga sed tamen aliĉu plej laste la 17an de septembro per retmesaĝo al
moordspel@kono.be.