+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  19a Novjara Renkontiĝo Wiesbaden 29.12.2021-3.1.2022

Ligitaj eventoj

  • Wiesbaden: Novjara Renkontiĝo: 27 decembro 2021 - 02 januaro 2022

Aŭtoro Fadeno: 19a Novjara Renkontiĝo Wiesbaden 29.12.2021-3.1.2022  (Legita 3099 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
19a Novjara Renkontiĝo Wiesbaden 29.12.2021-3.1.2022
« je: 22 aŭgusto 2021, 19:34:26 ptm »

Nuntempe ni planas la 19-an Novjaran Renkontiĝon por ĉi jarfino, de la 27-a de decembro 2021 ĝis la 3-a de januaro 2022, en la junulargastejo de Wiesbaden, kie ni jam dufoje kunvenis.

Eble ankaŭ vi ŝatos partopreni, same kiel la 48 homoj, kiuj jam aliĝis, http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr19_2.php

Jen la informoj kaj la aliĝilo,
http://www.esperantoland.org/nr/#nr kaj
http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo

Pri la ebla realigo de NR bedaŭrinde validas malnova sentenco: Ni scias, ke ni nenion scias (aŭ almenaŭ ne multon)... Sed, nu, ni tamen preparu la renkontiĝon kaj esperu, ke la ŝtataj instancoj ĉi-foje permesos al ni kunveni. Kompreneble indas kaj endas respekti saĝajn regulojn por eviti infektiĝon per kronviruso.

Ĉion plej bonan al vi ĉiuj kaj mi esperas, ke multaj el vi decidos aliĝi al NR. La aktuala aliĝperiodo cetere finiĝos post iom pli ol semajno, en mardo, 31-a de aŭgusto - do eble pripensu baldaŭ pri via ebla aliĝo...

Volonte mi respondos viajn eblajn demandojn,

Lu Wunsch-Rolshoven lu.esperanto@gmx.de