Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Anoncetoj / Zoekertjes => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 23 januaro 2015, 08:01:04 atm

Titolo: ĝemeliĝo kun italaj lernejoj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 23 januaro 2015, 08:01:04 atm
La urbestrino de Madzaradelvalo serĉas en Belgio lernejojn kun infanoj inter 11 kaj 14 jaroj por ĝemeliĝi. Ili devus lerni Esperanton. Antaŭa dujara projekto kun Herzberg finiĝis.
 
Povus okazi en la kadro de Erasmus, tiam la vojaĝkostoj estos pagitaj. Celo estas ke ili havu kontakton, i.a. Skype, sed poste ankaŭ vizitu unu la alian. Ili loĉu en familioj. La gepatroj devus sekvi iun malgrandan kurson pri Esperanto por interkompreniĝi.
 
Pli da informoj ĉe esperanto@edistudio.it Brucxjo Casini