+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10
21
Monato / Rasporteto pri Monato en 2023
« Lasta afiŝo de PaulP je 06 januaro 2024, 17:02:33 ptm »
Aperis en MONATO en 2023 entute 184 artikoloj en (kiel kutime) 11 numeroj, el kiuj 1 estis 36-paĝa, 5 estis 32-paĝaj kaj 5 estis 28-paĝaj.
 
Estis mezume 800 abonantoj. Ĉiam pli popularaj iĝis la bitaj versioj (325 abonantoj), sed restas plej ŝatata la presita versio (450 abonantoj). Necesas mencii, ke kelkaj abonas pli ol unu version. Krom tio aperadis la voĉlegata versio en la formo MP3 en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.
 
 
Redaktoroj
 
Fine de 2022 pro aĝo demisiis Boris Kolker, la multjara redaktoro pri la rubriko Librorecenzoj. En 2023 transprenis tiun taskon Edmund Grimley Evans, kiu jam estis redaktoro de la rubriko Komputado kaj lingva revizianto.
 
 
Reviziado kaj faktokontrolado
 
La skipo de dek lingvaj reviziantoj kaj unu faktokontrolanto restis sama. Ili tre harmonie kunlaboras. La ĉefredaktoro nun konstante korespondas kun la redakta teamo de la nova PIV, kaj novaj aktualaj terminoj aperontaj kaj en MONATO kaj en PIV estas diskutataj.
 
 
Grafiko
 
La grafikan aspekton de la revuo plu prizorgas du katalunaj spertuloj: Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano.
 
 
Kunlaborantoj
 
Fine de 2023 MONATO havis 102 registritajn kunlaborantojn kun kunlaborkontrakto kaj centon da okazaj aŭtoroj.
 
 
Ekspedo
 
La presitajn ekzemplerojn de MONATO dissendas la centro de FEL en Antverpeno. La numeroj estas sendataj kun la belga, nederlanda, franca kaj svisa poŝtoj. Tiu situacio kontentige funkcias.
 
 
Administrado
 
La administradon de la abonoj ĉefe faris Gerd Jacques kaj Paŭl Peeraerts.
 
 
Retejoj
 
La tri plej vokitaj tekstoj en la retejo de MONATO estis „Surdula lingvo sen signolingvo” de Hatachi Toshiko el Japanio (https://www.monato.be/publika/013356p.php), „Milito kaj arto” de Cho Sung Ho el Koreio (https://www.monato.be/publika/013269p.php) kaj „Muzeoj de Ukrainio en la milito” de Світлана Гаврилюк kaj Ніна Данилюк (https://www.monato.be/publika/013445p.php). Certe ne estas hazardo, ke „milito” estis temo pri kiu multaj interesiĝis.
 
La plej multaj vizitantoj de la retejo venas el Usono kaj Ĉinio (po 1200 vizitantoj), Germanio (1100), Suda Koreio (985), Francio (625) kaj Britio (538). Belgio venas en la naŭa loko (328).
 
En Facebook MONATO havas 2900 sekvantojn (https://www.facebook.com/revuo.Monato). Krome ĝi havas centojn da sekvantoj en Instagram (revuomonato), en Telegramo (monato.telegramo.org), en X (@revuomonato) kaj en Mastodon (@monato@esperanto.masto.host). La ĉefredaktoro kaj kelkaj redaktoroj tie regule afiŝas tekstojn por veki atenton pri la revuo.
 
La 15an de ĉiu monato la ĉefredaktoro afiŝis malgrandan filmeton en Jutubo (https://www.monato.be/jutubo). Tiuj filmetoj estis spektataj mezume inter 100 kaj 200 fojojn.
22
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 27 decembro 2023, 16:41:52 ptm »
Ni invitas vin partumi la jenan kunvenon en la “Heide City” de Heide-Kalmthout, Heidestatiestraat, kiel kutime ĉiun trian ĵaudon de la monato, inter la 15a 30 – 17a horoj :


18 januaro 2024 : Kasverslag en jaarverslag 2023 en verkiezing nieuw bestuur. Kiel kutime en januaro la kunveno estos dediĉata al la financa raporto kaj al la ĝenerala Erikeja raporto pri la antaŭa jaro. Sekvos la elekto de la estraro por 2024.Rob Ebenau rakontos kaj prezentos bildojn pri sia ĉeesto dum la Universala Esperanto-Kongreso de aŭgusto 2023 en Torino (Italujo). Nicky Janssen kontribuas pri la finjara 2023 Esperanto-renkontiĝo “Luminesk” kiu estas okazinta en la germana ŝlimej-insulo (waddeneiland) Nordeney.
23
Ĉu vi ne sukcesis rekte rigardi la prelegojn de la akademianoj? Ondo de Esperanto prezentas resumojn de la prelegoj kaj ligilon al la retejo de la Akademio, kie ili estas daŭre spekteblaj.
24
Kursoj / Cursussen / Esperantocursussen per Zoom voor niveaus A1 tot C1
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 20 decembro 2023, 16:17:55 ptm »
De Londense Esperantoclub start in januari 2024 een nieuwe reeks Esperantocursussen via Zoom, voor verschillende niveaus, vanaf beginners, en op verschillende dagen en uren (telkens een uur, eenmaal per week, groepen van maximum 15 personen).

Bekijk de details op https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html .
25
Kursoj / Cursussen / Invito al du kvinmonataj retaj kursoj
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 18 decembro 2023, 10:24:33 atm »


Jagelona Universitato invitas al du Esperanto-kursoj: 1. Lingva precizeco 2. Verkado de tekstoj - gvidotaj vive, en Interreto

Studu Esperanton ĉiusemajne, kun aliaj esperantistoj, loĝantaj en diversaj landoj. La Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, proponas al esperantistoj de la tuta mondo du novajn kursojn gvidotajn vive, en Interreto.


kurso 1: Praktika kurso: lingva precizeco, kun speciala atento al la malfacilaj gramatikaĵoj.


kurso 2: Kurso por verkistoj, ĵurnalistoj, aŭtoroj de blogoj kaj aliaj verkantoj.

Informoj: mmajerczak@gmail.com - https://bit.ly/37MIYye
26
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Ludo - La granda vojaĝo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 novembro 2023, 21:17:16 ptm »
Ni ludas la tabulludon de Lode Van de Velde: La granda vojaĝo.
Kiu faros la 5 prelegojn en Eŭropaj urboj la plej rapide?
Kio okazos dum la vojaĝoj? Venu kaj ludu kun ni.
27
Agenda / Agendo / 3-10.8.2024: Kristana Kongreso 73a kongreso de KELI
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 24 novembro 2023, 11:28:42 atm »
La 73a kongreso de KELI (https://eo.wikipedia.org/wiki/Kristana_Esperantista_Ligo_Internacia) okazos en la urbeto Vác, 40 km norde de Budapest. Informilo kaj aliĝilo estas sube.
28
En 2024, LEA (Limburga Esperanto Asocio) denove organizos la Beneluksan Kongreson en Limburgo. Ĝi okazos la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2024 en la junulargastejo en Hasselt. La junulargastejo estas tute apude de la stacidomo de Hasselt, do bone atingebla. Hasselt estas malgranda urbo, sed tamen havas multe da belaj vidindaĵoj. Vi povas jam antaŭĝui en la retejo: https://www.visithasselt.be/nl/ontdek-de-stad. Jam skribu la daton en via kalendaro!

La aliĝilo venos printempe 2024.
29
Agenda / Agendo / Re: Tutbelga Zamenhoffesto je 16-12-2023 en Genk (Limburgo)
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 06 novembro 2023, 21:45:49 ptm »
La aliĝilo troviĝas en https://benelukso.eu/zamfesto2023/
Bonvolu aliĝil antaŭ la 1-a de decembro !!!
30
Agenda / Agendo / Re: 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto 23-26.11.2023
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 03 novembro 2023, 11:34:29 atm »
Vidu informojn je https://eventaservo.org/e/VK4 .

Senpaga aliĝo por individuaj membroj (IM) de UEA ĝis la 13-a de novembro 2023.
Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10