+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Antverpeno (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  Stefan MacGill en Antverpeno

Ligitaj eventoj

  • Antverpeno: Novaj evoluoj en UEA: 18 oktobro 2013

Aŭtoro Fadeno: Stefan MacGill en Antverpeno  (Legita 7526 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Stefan MacGill en Antverpeno
« je: 06 oktobro 2013, 13:31:02 ptm »
Vendredon, la 18an de oktobro, je la 20a horo, ni aŭdos prelegon de Stefan MacGill. Stefan, en Antwerpen tre konata kiel kreiva, elokventa preleganto kaj nun elektita en la nova estraro de UEA, mem sendis suban klarigan tekston:   Nova strategio, nova teamo ĉe UEA Konatiĉu kun la Strategiaj Plano de UEA kaj ĝiaj kernaj labordirektoj: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo. Konatiĉu kun la novaj estraranoj de UEA kaj la nova sub-teama maniero dividi la taskojn ene de tiu teamo. Eksciu pri la rolo de nova organo: la Konsilio. Demandoj kaj diskuto bonvenaj. Enrigardu krome la kreatan retkurson ‘Esperanto-etape’, kiu estas nun adaptata por vidigo en ir-telefonoj kaj similaj porteblaj komunikiloj.

Loko: Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen. 
« Lasta redakto: 12 oktobro 2013, 11:03:16 atm de PaulP »