Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 11 aprilo 2023, 18:49:56 ptm

Titolo: Enmiksiĝo de la angla en naciaj lingvoj (Zoom, 19.4.2023)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 11 aprilo 2023, 18:49:56 ptm
La aprila ZOOM-evento de itala esperanto-federacio titoliĝas "Enmiksiĝo de la angla en naciaj lingvoj". Jen mallonga prezento:
 
Multaj esperantistoj (ne ĉiuj, verdire, sed ja granda plimulto) asertas, ke Esperanto estas efika alternativo kontraŭ la lingvodetrua karaktero de la angla lingvo. Laŭ ili (do, laŭ _ni_), uzo de Esperanto ebligas protekti ĉiujn gepatrajn lingvojn de la iom-post-ioma “dialektiĝo” kaŭzita de la trapenetrado de la angla, tutmonde disvastiĝanta kaj sin prezentanta kiel LA internacian lingvon.
 
Sed - ĉu eblas iel kalkuli tiun “trapenetradon”? Aŭ, se ne entute kalkuli, ĉu almenaŭ eblas rakonti, kiom forte la angla enmiksiĝis en la aliaj gepatraj lingvoj, ĉu laŭ la vorttrezoro, ĉu laŭ la gramatiko, ĉu laŭ la sintakso?
 
Ĉi-retrenkonte ni ŝatas aŭskulti, el la viva voĉo de kleraj esperantistoj, kelkajn ekzemplojn kaj anekdotojn pri nenecesa uzo de anglaj vortoj aŭ anglaj esprimoj aŭ anglaj formoj en kelkaj eŭropaj lingvoj, grandaj sed ne pro tio sufiĉe fortaj por taksi ilin ne endanĝerigataj.
 
Akompanos nin dum tiu sprita raporto: Lu (Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven), Antonio Valen, Laure Patas d'Illiers, Thierry Saladin
sed ĉiuj partoprenontoj havos la eblecon rakonti mem aŭ iel interveni
por pli bone substreki per personaj spertoj la agreson al sia lingvo far la angla.
 
Por partopreni la kunvenon jen la ligilo
 
https://us02web.zoom.us/j/84750947351?pwd=N2dKYXpFaHdnNVpETjN6MTBibmhaZz09 (https://us02web.zoom.us/j/84750947351?pwd=N2dKYXpFaHdnNVpETjN6MTBibmhaZz09)
 
 
ID kunveno: 847 5094 7351 Pasvorto: 740965 https://eventaservo.org/e/69af52