Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 17 majo 2023, 08:53:38 atm
-
la Esperantista grupo de Lieĝo invitas vin por
- Vizito de la turo de Eben Ezer kaj de la pajla muzeo.
- Tagmanĝo en la muelejo Le Broukay.
Pli da informoj ĉi tie https://eventaservo.org/e/c5dee0
Se vi intencas partopreni, bonvolu klaki sur la ligilo.
Se vi intencas manĝi aŭ uzi taksion de la stacidomo Liège Guillemin aŭ Visé-Wezet kaj/aŭ reen, bonvolu rezervi antaŭ la 1a de junio.
Amike,
Erik Nemes eric.nemes(@)gmail.com
-
Jen informilo pri la lokoj kaj kelkaj fotoj. Filmeto de J.M. Jacques pri la pajlomuzeo estas je https://www.youtube.com/watch?v=5Q9Wrs7y6kQ .
Robert Garcet, la konstruinto de la turo Eber-Ezer, estis esperantisto, sed tiu flanko lia estas nun tute forgesita. Nur en kelkaj bibliotekoj restas libreto lia 'Eben-Ezer... helpa ŝtono', tradikita de Fredo Bosmans.
Mi konstatas ke neniu Wikipediopaĝo pri Eben-Emael kaj rilataj aferoj ekzistas en Esperanto; restas taskoj por eo-vikipedianoj...
Roland Rotsaert (roland.rotsaert@gmail.com)