Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: An Olijslagers je 25 majo 2023, 22:43:16 ptm

Titolo: LEA, Peer: Kanuado sur la Dommel
Afiŝo de: An Olijslagers je 25 majo 2023, 22:43:16 ptm

Ĉu vi estas sportiva? Eblas kanui kun nia klubo sur la rivero De Dommel. La 25 -a de junio ni kunvenos en de Tussenstraat en Pelt je la 12:30-a horo kaj enboatiĝos je la 13:00-a horo. Vi rekonas la lokon per la blankaj dometoj (fungoj).
Ni kanuos de Pelt ĝis Bergeijk kaj poste kune manĝos en restoracio. La kanuado kostas 15 eŭrojn, la manĝon ĉiu mem pagos. Por aliĝi, bonvolu skribi al limburg@esperanto.be kun via nomo, la nombro de personoj kaj ĉu vi kunmanĝos, jes aŭ ne.