+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Anoncetoj / Zoekertjes (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Helpa peto por LA SEKRETA VILAĜETO

Aŭtoro Fadeno: Helpa peto por LA SEKRETA VILAĜETO  (Legita 5737 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Helpa peto por LA SEKRETA VILAĜETO
« je: 17 junio 2019, 18:30:58 ptm »

Lastjare ni realigis nian filmon LA MAGIA LANDO (en Youtube: https://www.youtube.com/watch?v=AZg-dKW_cbw).

Ĉi-jare ni iniciatis novan esperantan projekton "LA SEKRETA VILAĜETO", kies historio okazos en la svisaj Alpoj. Temas pri juna vojaĝanto, kiu serĉas ne konatan vilaĝon.

Neniu scias, kie situas la vilaĝeto Salvejo. Estas esperanta gazetartikolo tre malnova, kiu parolas pri ĝi, sed nenio en la teksto specifas, kie ĝi troviĝas en Svislando. Ĉu nia juna esploristo trovos ĉi tiun "fantoman vilaĝon", kiu ne aperas surmape? Ĉu li povos renkonti tiujn montajn kamparanojn, kiuj ĉiuj lernis esperanton en la 50-aj jaroj?

Nia filmkomisiono celas financan partoprenon ĉefe el la esperanto-komunumo; ĉi tiu filmo estos parolata en esperanto kaj subtekstigita en la franca. Pro tio ni petas al vi helpon, eĉ modestan, kiun vi povas ĝiri sur la UEA konton de LES: lesk-l aŭ al la poŝtkonto de LES en Svislando: 10-26785-8.

Ni antaŭdankas pro via bonvenigo al nia peto. Ĉiuj homoj, kiuj subtenos nin, ricevos la KD-n de la filmo: LA SEKRETA VILAĜETO.

Ricevu, karaj Geamikoj, niajn plej bonajn mesaĝojn.
La sekretario

Laŭzana Esperanto-Societo
Société lausannoise d'espéranto
www.facebook.com/esperantolausanne * +41 21 647 29 28
Niaj filmoj: www.dailymotion.com/esperantolausanne
« Lasta redakto: 18 junio 2019, 17:49:59 ptm de PaulP »