Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) > Esperanto-literaturo kaj -muziko
Die Bienen und das Unsichtbare
(1/1)
PaulP:
PREMIITA VERKISTO: ESPERANTISTO.
Clemens J. Setz, konata kaj renoma aŭstra verkisto, pasintjare publikigis libron "Die Bienen und das Unsichtbare" (La abeloj kaj la nevideblo), libro pri planlingva literaturo, triono pri Esperanto; ĝi enhavas dekon da poemoj, kutime en tri versioj, originalo, traduko laŭvorta kaj poezia.
Li ĵus ricevis la ŝajne plej gravan germanan literaturan premion, Büchner-Preis, en valoro de 50 000 eŭroj.
Okaze de la transdono li laŭtlegis el sia verkaro kaj li inkluzivis du poemojn en Esperanto, de Auld kaj Baghy.
https://youtu.be/4nIBNbENrgk?t=47m10s
Minuto 47:10 - 51:22 proksimume.
Li aparte diris enkonduke, ke li uzas la ĉeeston de la premio juĝantaro por prezenti al ili poemojn en Esperanto.
Navigado
[0] Fadenlisto
Plena versio