Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > Bruselo

Nora Caragea parolas pri infanlibroj

(1/1)

PaulP:
La 12an de Majo, Nora Caragea, germana esperantistino, prelegos en Esperantista Brusela Grupo dum merkreda kunveno, pri ĝiaj libroj pri temoj de paco kaj pacrakontoj por infanoj.

La tradukvespero de Hélène Falk-Bracke pri "Espéranto de A à Z" de André Cherpillod estos tiamaniere anstataŭita laŭ ĝia propra konsento.

Nora Caragea prelegis la 17an de Aprilo en la Centra Oficejo de UEA dum la Malferma Tago, kaj ĝi kutimas prelegi dum kongresoj kaj aranĝoj esperantaj.

Ni varbadas pri la venonta merkreda kunveno, la 12an de Majo: ĉiuj membroj kaj ne-membroj estas elkore invitataj ĉeesti.
---
Kunvenloko n°2 strato Van Maerlant, BRUSELO, iumerkrede 18h30-20h metroo MAALBEEK (tie nek poŝtkesto nek telefono)




Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio