+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Profitu de nia karavano al Lisbono

Aŭtoro Fadeno: Profitu de nia karavano al Lisbono  (Legita 4982 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta sencay

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 1
  • Sekso: Vira
Profitu de nia karavano al Lisbono
« je: 24 aprilo 2018, 11:14:43 atm »
En la somero de 2018 kelkaj esperantistoj biciklos tra Eŭropo por atingi la mondajn kongresojn UK en Portugalujo kaj IJK en Hispanujo.

Kaj vi povas profiti de tio! Kiel?

- Invitu nin por subteni vian lokan agadon

Interesi homojn pri Esperanto povas esti malfacile.
Pli facilas prezenti tute alian temon kaj montri, kiel utila Esperanto estas jam nun.
Vi povas inviti nin fari publikan prelegon en via urbo, kiu altiras homojn interesiĝantajn pri biciklado, pri vojaĝoj kaj aventuroj.
Vi povas inviti nin al informbudo, kie ni rakontas al homoj, kiel Esperanto utilas por nia vojaĝo.
Vi povas aranĝi intervjuon kun ĵurnalisto de loka gazeto, radio aŭ televido.
Vi povas venigi nin al kunveno de via loka bicikloklubo.
Certe vi havas ankoraŭ aliajn ideojn, kiel nia vizito utilu por via loka agado.
Kiel ajn, se ni vizitos vin, ni volas subteni vin je via laboro por Esperanto.

- Kunbiciklu

Ni tre ĝojus se vi biciklos kun ni, ĉu nur ĝis la rando de via urbo, ĉu duonan tagon, ĉu tutan tagon, ĉu plurajn tagojn, ĉu la tutan distancon ĝis la celo, vi estos bonvena.

- Kiam ni estos kie?

Ni faros detalan planon pri tio, kiujn lokojn ni vizitos en kiuj tagoj. Tiu plano dependas de tio, kien ni ricevos invitojn. Tial la elirpunkto estas skizo de nia itinero de Berlino ĝis Lisbono, kaj koridoro tra kiu ni planu la vojon, kun markoj indikantaj, kiam ni devus esti en kiu parto de la koridoro por atingi la celon ĝustatempe. Jen vi povas konsulti mapon kun tiuj informoj: https://goo.gl/QwSzFE

Se vi estas en la koridoro, ne hezitu inviti nin. Skribu al christine.duisburg@gmx.de

La limdato ĝis kiu ni kolektos invitojn estos la 15-a de majo 2018.
Post tiu dato ni ellaboros definitivan planon kaj informos vin.

Ankaŭ se vin interesas kunbicikli dum kia ajn distanco, skribu al christine.duisburg@gmx.de

Se vi ne estas en la koridoro, tamen kontaktu nin, kaj ni povas priparoli, kiel ni povus tamen kunlabori.

Se vi ne estas en la koridoro, sed ja volas kunbicikli, vi pripensu ĉu vi volas aranĝi branĉon de la karavano; ni povas ankaŭ doni konsilojn kiel atingi nin per publika trafiko.

- Diskutu kun ni

Por priparoli la agadon, vi povas uzi nian retpoŝtliston, aŭ nian paĝon en facebook: https://www.facebook.com/groups/vokovo
Por aliĝi al la retpoŝtlisto, sendu malplenan mesaĝon el via retpoŝtadreso al la adreso vokovo+subscribe@googlegroups.com. Vi ne devas havi google-konton por tio.

Vekiĝu kaj Verdiĝu!

http://bemi.tejo.org/vokovo/