Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > Antverpeno

Ivo kaj Clara Durwael festas

(1/1)

Roland Rotsaert:
Clara kaj mi volas festi nian 75-jaraĵon kune kun la esperantistoj el nia ĉirkaŭaĵo. Ni invitas vin por kunfesti vendredon, la 13an de septembro ekde la 19a horo. Oni ne organizos komunan manĝon je la 18a ĉar dum la tuta vespero ni regalos vin per trinkaĵoj kaj manĝaĵoj. Kiel ĉiam en LVS ĉiu samideano bonvenas. Tiu, kiu sentas sindevigon por donaci ion disponigu tion al LVS “por la renovigo de la kuirejo kaj kunvensalono”. Por havi ideon pri la nombro, ni petas vin sciigi vian partoprenon al ivo.durwael@telenet.be. Ne gravas kiam vi alvenas au foriras.



ĝis venonta vendredo!
 
Ivo Durwael

PaulP:
Dum la festo estis faritaj multaj fotoj Vi povas vidi miajn fotojn en la jena loko: http://www.ipernity.com/doc/paul_peeraerts (necesas ensaluti por rigardi ilin), kaj jen tiuj de Agnes Geelen: http://www.ipernity.com/doc/26916

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio