+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Volontula agado / Vrijwilligerswerk (Kontrolanto: ivo)
| | |-+  Volontula agado de Mireille Storms

Aŭtoro Fadeno: Volontula agado de Mireille Storms  (Legita 3584 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Forstbirdo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 101
  • Sekso: Vira
Volontula agado de Mireille Storms
« je: 16 novembro 2018, 11:05:39 atm »
Kion mi faras kiel volontula kunlaborantino por la Esperanto-movado?  Same kiel en 1980 kiam la neceso sin prezentis plibelaspektigi la Esperanto-domon en la Frankrijklei, freŝdate, komence de la jaro 2017, denove sin prezentis la problemo por la finfine propra domo en Lange Beeldekensstraat 2060 Antwerpen.
Mi kaj Willy, mia edzo, prezentis nin pro granda manko de helpantaj manoj, kiel volontulaj kunlaborintoj. Willy profesie scipovas ion koncerne elektrajn fadenojn, kaj mi precipe ŝatas instigi lin uzi sian konon favore al pli agrabla vivo en Esperantolando, loko kie troviĝas parto de miaj ŝatokupoj.  Ekzistas uloj kiuj helpas la Esperanto-movadon pere de volontula laboro kiel aranĝi arĥivaĵojn aŭ librojn.  Sed ni preferas la malpuran bezonatan manlaboron!  Mi ekzemple plej fieras pri la nuna tegolado de la tri necesejoj en la nova sidejo.  Ne estas simple decidi, kunporti kaj aranĝi tiom da peza materialo kaj kunpreni laborilojn.  Sed konsiderite nun, nia laboro estis ege necesa kaj utila. Proponi eblojn al personoj, esti membro de sia preferata asocio, feliĉigas.  Ĉar asocioj estas la glisilo de la kultura vivo kiun ni ĉiuj bezonas.  Vere, nia de tempo al tempo minimuma kunlaboro al la iom pli glata funkciado de la antverpena Esperanto-vivo, feliĉigas nin mem unualoke.  Ĉar la plej granda kontentigo en la vivo ne aperas el kion vi aĉetas aŭ havas, sed el tion kion vi realigas.
Do ek al la agado, kontribuu, realigu pli interesan vivon por aliaj kaj por vi mem!

Mireille


« Lasta redakto: 16 novembro 2018, 13:53:16 ptm de PaulP »