Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) > Lingvaj demandoj / Taalproblemen

Internettaalkorrektor - verzoek om te testen

(1/2) > >>

Roger Verhiest:
Estus bonege, se pluraj sxatus testi la "lingvohelpilon" de E@I k ESF: http://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/

Uzu prefere Fajrovulpon (la interfaco ne estis testita en aliaj retumiloj).

Kreis la lingvohelpilon cxefe Eckhard Bick (komputillingvisto kaj e-isto) kun helpo de Bertilo Wennergren kaj Sonja Petrovic Lundberg. Pri uzataj teknikoj ktp, vidu http://lingvohelpilo.ikso.net/pli.html .

Kiel testi / helpi?
Iru al http://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/ , entajpu frazon kun gramatika eraro kaj kontrolu cxu la sistemo trovas la eraron. Se ne, estus bone se vi raportus tion al "eckhard.bick@mail.dk" (raportu ankaux se la lingvohelpilo trovas eraron en korekta frazo!) - tio multe helpus la projekton!

La lingvohelpilo ankoraux estas en "beta"-fazo kaj restas multe da testado kaj plibonigado antaux ol gxi povos esti uzata de la cxefa celgrupo, nome komencintoj, ekz en la forumo kaj mesagxosistemo de lernu.net.

Grandan antauxdankon!

Amike,

Hokan - projektiniciatinto (sed poste mi ne povis multe kontribui)

el [programistoj-respondas]


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

Albert:

--- Citaĵo de: Roger Verhiest je 06 junio 2009, 14:43:24 ptm ---Estus bonege, se pluraj sxatus testi la "lingvohelpilon" de E@I k ESF: http://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/

--- Fini citaĵon ---

Mi testis iomete la lingvohelpilon sed dubas pri la rezulto?
 
Mi tajpis: "Povas esti problemon kion mi ne povas solvi."
 
La helpilo reagis per:   
* "La lingvohelpilo trovis 2 lokojn, kiuj eble estas eraraj. Eble vi volas korekti ilin."
ĉu ne estas (malgranda) eraro en tiu frazo mem?
Fakte ne estas la lokoj kiuj estas eraraj, ĉu?
ĉu oni ne plibone skribu "en kiuj" aŭ "kie" kaj "eraroj" por esti pli klaraŭ
ekz.: "La lingvohelpilo trovis 2 lokojn, /en kiuj/kie/ eble estas eraroj. Eble vi volas korekti ilin."

* "El tiuj 2 estas gramatikaj, 2 estas malmolaj."
Kio signifas "malmola eraro"?

* "La subjekto ĉiam estas nominativa, ne akuzativa, eĉ kiam ĝi estas post la verbo. Pluvis ŝtonojn. -> Pluvis ŝtonoj"
ĉar mi skribis: "Povas esti problemon", mi kredas (kaj scias) ke devas esti nominativo, sed ege dubas ĉu "problemo" kaj "ŝtonoj" povas esti subjekto?
ĉu en tiuj ĝi frazoj oni ne povas paroli pri "nedefinita subjekto"?Vidu aldonaĵon

PaulP:

--- Citaĵo de: Albert je 15 junio 2009, 20:09:51 ptm ---
 
* "La lingvohelpilo trovis 2 lokojn, kiuj eble estas eraraj. Eble vi volas korekti ilin."
ĉu ne estas (malgranda) eraro en tiu frazo mem?
Fakte ne estas la lokoj kiuj estas eraraj, ĉu?
ĉu oni ne plibone skribu "en kiuj" aŭ "kie" kaj "eraroj" por esti pli klaraŭ
ekz.: "La lingvohelpilo trovis 2 lokojn, /en kiuj/kie/ eble estas eraroj. Eble vi volas korekti ilin."

--- Fini citaĵon ---
Nu, ne temas pri lingva eraro, sed certe pri eraro kontraŭ la logiko. Via propono kun "en kiuj eble estas eraroj" certe estas pli bona laŭ mi.

--- Citaĵo ---
* "El tiuj 2 estas gramatikaj, 2 estas malmolaj."
Kio signifas "malmola eraro"?

--- Fini citaĵon ---
Mi ne havas la plej etan ideon!

--- Citaĵo ---
* "La subjekto ĉiam estas nominativa, ne akuzativa, eĉ kiam ĝi estas post la verbo. Pluvis ŝtonojn. -> Pluvis ŝtonoj"
ĉar mi skribis: "Povas esti problemon", mi kredas (kaj scias) ke devas esti nominativo, sed ege dubas ĉu "problemo" kaj "ŝtonoj" povas esti subjekto?
ĉu en tiuj ĝi frazoj oni ne povas paroli pri "nedefinita subjekto"?
--- Fini citaĵon ---
Mi ne estas gramatikisto, kaj mi ne scias, kiel nomiĝas tiu fenomeno. Mi nur scias, ke en Esperanto oni diras "pluvis problemoj", "pluvis kugloj", "pluvis maro da malfeliĉaĵoj" (el Don Kiĥoto) ktp., ĉio nominativo, dum en la nederlanda "pijpestelen" estus rekta objekto, ĉu ne?

Roland Rotsaert:
Mi intencis noti la eron por la 'Nieuwsbrief' de Horizontaal, sed eble la temo meritas tutan artikolon en Horizontaal?

Roland

Espero:

--- Citaĵo de: PaulP je 16 junio 2009, 10:31:33 atm ---
--- Citaĵo ---   
* "La subjekto ĉiam estas nominativa, ne akuzativa, eĉ kiam ĝi estas post la verbo. Pluvis ŝtonojn. -> Pluvis ŝtonoj"
ĉar mi skribis: "Povas esti problemon", mi kredas (kaj scias) ke devas esti nominativo, sed ege dubas ĉu "problemo" kaj "ŝtonoj" povas esti subjekto?
ĉu en tiuj ĝi frazoj oni ne povas paroli pri "nedefinita subjekto"?
--- Fini citaĵon ---
Mi ne estas gramatikisto, kaj mi ne scias, kiel nomiĝas tiu fenomeno. Mi nur scias, ke en Esperanto oni diras "pluvis problemoj", "pluvis kugloj", "pluvis maro da malfeliĉaĵoj" (el Don Kiĥoto) ktp., ĉio nominativo, dum en la nederlanda "pijpestelen" estus rekta objekto, ĉu ne?

--- Fini citaĵon ---

Mi nur volis mencii ke en la programo oni skribas pri "la subjekto" sed la vortoj "problemo" kaj "ŝtonoj" ne povas esti subjekto en la uzitaj frazoj ĉar tiuj frazoj ne havas subjekton en Esperanto.
Temas pri "nepersonaj" aŭ "sensubjektaj" propozicioj.
En la nederlanda oni havas nedefinitan subjekton (loos onderwerp) "ĝi" (het).
 
La verboj: pluvi, hajli, neĝi, ktp, estas nepersonaj verboj ĉar ili ne povas indiki kiu aŭ kio pluvas, hajlas, ...
 
Laŭ mi estas "problemo" en la supre menciita frazo "naamwoordelijk deel van het gezegde", sed mi ne plu memoras la Esperantan nomon.

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio