Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Kursoj / Cursussen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 03 septembro 2023, 19:04:57 ptm

Titolo: Londona Klubo lanĉas diversnivelaj retaj kursoj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 03 septembro 2023, 19:04:57 ptm

Ĉi-monate la Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉas novajn retajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:
https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html
La tekstoj estas en la angla kaj Esperanto.

La plejparto de la kursoj komenciĝos venontsemajne.

Eblas partopreni en pluraj sed enskribiĝu nur se vi scias, ke vi povos ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, bonvolu sciigi ilin pri nia novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

La kursoj estas principe senpagaj, sed por iuj kursoj ni petas libervolan malgrandan kontribuon por helpi nin kovri niajn kostojn.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.

Amike,

Anthony (anthony@esperanto.org)