+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  FEL / VEB (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Nova!

Aŭtoro Fadeno: Nova!  (Legita 8390 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Nova!
« je: 08 julio 2013, 14:33:06 ptm »
Nova ĉe FEL ĉu vi deziras regule ricevi senpagajn informojn pri la agado de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj pri novaj eldonaĵoj en Esperanto?
FEL proponas al vi diversajn manierojn, el kiuj vi povas elekti laŭ via plaĵo.
 
  • La poŝtolisto "Nova!". Aliĝinta al tiu listo, vi ricevos regule informojn en via reta poŝtkesto. Por aliĝi (senpage!) skribu al admin@fel.esperanto.be. Se iam vi volas malaliĝi aŭ se via retadreso ŝanĝiĝas, vi povas skribi al la sama oficisto ĉe FEL.
  • Informoj per la servo Twitter. Se vi havas Twitter-konton, simple aldonu @FEL_Antverpeno al via sekvantaro por ricevi niajn komunikojn en Esperanto. Por ricevi niajn nederlandlingvajn sciigojn, aldonu @VEB_Antwerpen. Vi povas senprobleme aldoni ambaŭ, ĉar niaj nederlandlingvaj komunikoj diferencas de la esperantlingvaj.
  • Informoj per la servo Facebook. Se vi anas en Facebook, tiam sufiĉas "ŝati" nin, kaj la gravaj novaĵoj aperos en via superrigardo. FEL havas du Facebook-kontojn: la ĝeneralan konton pri la agado de Flandra Esperanto-Ligo kaj apartan por tiuj kiuj interesiĝas pri nia fama revuo MONATO. Ni kompreneble rekomendas, ke vi ŝatu ambaŭ niajn paŝojn!
  • Nia blogo ĉe ipernity. Pli ampleksajn kontribuojn vi povas reguli trovi en la blogo de FEL ĉe ipernity. Ankaŭ tiu servo kompreneble estas tute senpaga.
« Lasta redakto: 08 julio 2013, 19:37:18 ptm de Paul Peeraerts »