+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Esperantlingva diskutejo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Lingvosituacio en Belgio

Aŭtoro Fadeno: Lingvosituacio en Belgio  (Legita 15478 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Pilgrimo

  • Kontrolanto
  • Progresinto
  • *****
  • Afiŝoj: 55
Lingvosituacio en Belgio
« je: 15 majo 2009, 23:17:39 ptm »
   
Estas alia debato sed la organizado de iu lando sur bazo de lingvo ne estas efika.

Religio kaj pigmento ne havas iun ajn rilaton al praktika ŝtatfunkcio, sed lingvo tamen havas. Grave havas. Lingvo estas vera bazo de ĉiu 'kunvivo'. Sen komuna lingvo ne vere eblas kunvivo, tion Esperantistoj certe scius.

Citaĵo
Iritas min ke en Belgio la Esperanto agado estas organizita per lingvo. Ni jam parolis pri tio kaj mi konas viajn argumentojn: subvencio, en la Nordo oni laboras k.t.p.
ŝajnis al mi ke multaj esperantistoj ne kredas aŭ ne volas kredi en la eblecoj de komunikado kun la francparolantoj. Mi bedaŭras tion.
Mi ĉiam pensas ke estis iomete naiva de esperi ricevi de Anciaŭ subvencion por Esperanto. La Flandra movado fokusas sur identecon ne sur komunikado.

Asocioj ne flugas en metafisika, esotera sfero super la tero, sed ekzistas en konkreta socio kun konkretaj leĝoj, ekonomio, socialaj kondiĉoj kaj cirkonstecoj. Kaj la konkreta situacio estas ke ni laŭleĉe devas nin organizi laŭ la komunumoj kiuj estas flandra kaj franclingva.

FEL funkcias nun, jes estas eble problemoj sed tiuj problemoj ne rilatas al 'esti organizita per lingvo'. Fakte eĉ ne vere estas 'lingvoproblemo', nur 'problemo de komunikado'.

Kaj fine, laŭ mi belgio pli kaj pli malgravos favore al Eŭropo kaj Flandrio/Valonio/Bruselo. Do mi ne vere trovas avantaĵon en reiro al pasinta epoko.

Citaĵo
Se la movado provas novajn vojojn oni devas pensi pri le esencon de Esperanto: la komunikado aŭ la interkomunikiĝo. Tio signifas; ne nur labori por la propra paroĥo sed por pli granda grupo.

tio certe pravas, sed necesas defini 'pli granda grupo'. Simple ĉiuj? Ni bezonas pli praktikan strategion, mi pensas.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Lingvosituacio en Belgio
« Respondo #1 je: 16 majo 2009, 11:47:29 atm »
Fakte mi jam alvokis valonanojn (APE) kaj Bruselanojn (EBG) al komuna kunsido kun FEL, sed tio ne realiĝis pro manko de eĥo, eble ankaŭ manke de insisto miaflanke.

Aliflanke, BEF (Belga Esperanto-Federacio), kiu igas Belgion Landa Asocio de UEA, povus entrepreni ion en tiu direkto; ĉiujare okazas BEF-kunsido, sed - je mia bedaŭro kaj honto - mi ankoraŭ ne partoprenis ilian kunvenon. Mia persona problemo estas mia familia situacio: mi devas severe selekti al kiuj kunsidoj mi partoprenas.

Je la 20a de junio ni priparolos kongreson kiun FEL (kun?)organizos en 2010; tio eble estas okazo kunlabori kun APE kaj EBG.

Elsalutinta ivo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 235
Lingvosituacio en Belgio
« Respondo #2 je: 16 majo 2009, 21:23:13 ptm »
Saluton Ivo,

Mi ĝojas de vidi vin en la forumo.

Ankaŭ mi ĝojas ke mi povas kontakti vin tie ĉi.
Sed via reago provokas ĉe mi multe da demandoj, ĵuste pri komunikado.

Citaĵo
ĉu la provinca strukturo ne estas la plej logika, ne nur por Flandrujo sed por la tuta Belgujo.


Min surprizas ke vi ja ŝatas la provincan strukturon sed malŝatas la pli grandan strukturon Flandrio/Bruselo/Valonio.

Citaĵo
Estas alia debato sed la organizado de iu lando sur bazo de lingvo ne estas efika.


Mi ĵus fin(re)legis la libron de Pascal Verbeken "Arm Wallonië". Li raportas pri la miloj kaj miloj da flandroj, kiuj enmigris en la valonaj industriaj regionoj Borinage, Centre, Liège/Seraing. La flandroj kiel eble plej rapide asimiliĝis, lernis la lokan dialekton kaj la francan. Li raportas ke multaj eĉ kaŭis sian devenon, kaj akiris gravan rolon en la socia vivo (Cools, Onkelincks, Demotte ...) kaj vigle defendis la valonajn interesojn. Kia diferenco kun la postaj enmigrintoj: italoj, hispanoj, poloj, turkoj, marokanoj. Ili konservas sian folkloron. Kiam itala futbalklubo ludas por eŭropa titolo, eĉ personoj, kiuj naskiĝis en Belgio sed havis italajn gepatrojn, freneziĝas. Kie fontas tiaj diferencoj?

Citaĵo
ŝajnis al mi ke multaj esperantistoj ne kredas aŭ ne volas kredi en la eblecoj de komunikado kun la francparolantoj.


Mia sperto estas ke flandroj tre bone kaj amike komunikas kun francparolantoj. Sed la problemo komenciĝas en kunlaboro pro granda diferenco en la tradicioj. La respondon mi ricevis de hispana gastlaboristo el la sudo de Hispanio. "En Belgio" li rakontis, "mi devis rapide adaptiĝi al belga laborritmo. Tio malfacilis por mi sed mi sukcesis. Sed kiam mi revenis en mia lando, miaj provoj por laborigi hispanojn laŭ belga ritmo tute kolapsis."

Citaĵo
Mi ĉiam pensas ke estis iomete naiva de esperi ricevi de Anciaux subvencion por Esperanto
.

Kiam vi rigardas en Vertikale al la spezokonto de 2008, vi vidos ke FEL ricevis 5741 eŭroj da subvencioj. Ne okazis la rekono kiel movado. Tiu rekono alportus multe pli da mono, kaj permesus multe pli vastajn aktivecojn. Sed krom la mona subvencio, FEL ankoraŭ ĉuas avantaĵojn sub formo de salajra kompenso pro eks-DAC-dungitoj kaj en la kadro de "Sociale Maribel". Se FEL ne atentus la regulojn de la Flandra Komunumo, ĝi devus tuj fermi la centron kaj ne plu povus pensi pri iu profesia aktiveco.

Citaĵo
Se la movado provas novajn vojojn oni devas ....ne nur labori por la propra paroĥo sed por pli granda grupo.

En la centro en Antwerpen, oni multe realigis por la internacia movado. Pensu pri Monato, la eldona agado, la internacia libroservo, la retpaĝoj. Plie FEL jam eldonis Esperanto-dokumentojn en la franca kaj la angla. Mi emfazis en mia artikolo ke FEL nun devus fokusi sin pri informado de la granda publiko. ĉu vi pensas ke oni povus en Antwerpen pli bone organizi la informadon en Liège kaj Namurĝ ŝajnas al mi tute normale ke FEL organizu la informadon en la nederlanda (laĵeble kune kun Nederlando) kaj ke APE (ev. kun Francio) prizorgu la franclingvan informadon. En Bruselo oni uzas jam de multaj jaroj materialojn de FEL kaj de APE.

Sed fine mi konscias ke la homoj ne reagas logike. Estas defio por provi kompreni kiel kaj kial niaj kunhomoj havas tiel diferencajn vidpunktojn. 

Mi ankoraŭ aldonas plian enigmon. Kial limburganoj havas nete pli fortan provincan senton ol enloĝantoj de aliaj provincoj en nia lando. Vi ankaŭ partoprenis la akcepton en Vilnius, organizita de la belga ambasadorino Marie-Louise Van Herck. En tiu brila akcepto okaze de UNIVERSALA kongreso, iu havis subite la ideon ke la limburganoj grupiĉu por foto kun la ambasadorino. Mi spertis en tiu grupeto fierecon, ne tiom ĉar la ambasadorino, kiu lernis Esperanton kaj subtenas ĝin, estas belga, sed ĉar ŝi estas limburganino.

Evidente komunikado temas pri multe pli ol pri komuna lingvo!

Amike via,

Ivo
« Lasta redakto: 17 majo 2009, 00:11:06 atm de Albert »

Elsalutinta Valentinus

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 19
  • Sekso: Vira
Lingvosituacio en Belgio
« Respondo #3 je: 17 majo 2009, 10:08:44 atm »
Religio kaj pigmento ne havas iun ajn rilaton al praktika ŝtatfunkcio, sed lingvo tamen havas. Grave havas. Lingvo estas vera bazo de ĉiu 'kunvivo'. Sen komuna lingvo ne vere eblas kunvivo, tion Esperantistoj certe scius.

Ne konvinkas min. Diversaj ŝtatoj estas aŭ volas esti bazitaj sur religio aŭ la raso (abtaŭa Sud-Afriko). Nuntempe en Flandrujo la Flandra movado uzas la lingvon. Ofte oni mem parolas pri du popoloj kaj pro tia kialo oni volas la separatismon. Estas iomete fremda ke la patro de minister Onkelincx apartenus al unu popolo kaj la filino al alia. Pri Leterme estas versajne inverse.
Mi ne konas unu multnacian entreprenon kiu estas organizita sur baze de lingvo.
La situacio nuntempe kostas ege multo da mono (9 registaroj kiuj batalas unu kontraŭ al alia) kan ne estas efika.

Komunikado estas certe grava afero sed la akcepto sen reago, sen montri ke  aliaj eblecoj de komunikado estas eblaj, ŝajnas montri la fiaskon de Esperanto.

Kial proponi ion al Eŭropo, se en propra lando multaj esperantistoj ne kredus en tio solvo. Mi pensas ke  Belgio la Esperanta movado pli aktiva ol antaĵe devas kunlabori kun la francparolantoj. Estas mem ne nova vojo. ĉu ili scias pri tia forumo?

Amike,

Eduard

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Lingvosituacio en Belgio
« Respondo #4 je: 17 majo 2009, 13:06:20 ptm »
Ward,

Citaĵo
Mi pensas ke  Belgio la Esperanta movado pli aktiva ol antaĵe devas kunlabori kun la francparolantoj. Estas mem ne nova vojo.
Mi havis la saman ideon antaŭ kkj jaroj, invitis la aliajn asociojn en Belgio al kunsido por kunlabori, sed mankis eĥo. Eble BEF (Belga Esp°-Federacio) devus entrepreni paŝojn por proksimigi siajn asociojn? Mi je bedaŭro kaj honto, mem ankaŭ ne sukcesis partopreni BEF-kunvenojn, do mi mem kunkulpas. (Mi ripetas tion kion mi skribis jam aliloke en la forumo, ĉar la diskuto estas translokita intertempe.)

Cetere pri la kongreso kiun mi planas organizi en 2010 (pentekoste) mi ankoraŭ ne decidis ĉu estos 'belga', 'flandra', ...

Citaĵo
ĉu ili scias pri tia forumo?

Vi pravas, mi ne invitis ilin. Aliflanke, en pluraj lokoj ĉi tie oni uzas la nederlandan lingvon kaj mi ne volas devigi la ekskluzivan uzadon de Esperanto.

Kion mi ja povus fari, estas preskribi la preferatan lingvon en la diversaj sekcioj, konservi nederlandlingvajn sekviojn kaj aldoni sekcion kie oni rajtas uzi la francan. Tiukaze necesos unue aldoni la francan lingvon kiel elekteblan laborlingvon, ĉar ne ĉiuj valonanoj (bruselanoj) komprenos la nederlandlingvan (aŭ anglalingvan) fasadon de la forum. [Pensu pri la menuo jam: 'zoek', 'profiel', 'mijn berichten'...]

Albert

  • Gasto
Re: Lingvosituacio en Belgio
« Respondo #5 je: 17 majo 2009, 14:27:42 ptm »
Citaĵo
---8<---
Tiukaze necesos unue aldoni la francan lingvon kiel elekteblan laborlingvon, ĉar ne ĉiuj valonanoj (bruselanoj) komprenos la nederlandlingvan (aŭ anglalingvan) fasadon de la forum. [Pensu pri la menuo jam: 'zoek', 'profiel', 'mijn berichten'...]

Pripensu nur kaj la deziroj estos plenumitaj!
 'E'
Vidu aldonaĵojn 1 kaj 2

PS. Bedaŭrinde la traduko al Esperanto ne estas tiel rapida.
Tial ni bezonos pli da volontuloj kiuj volas helpi.
« Lasta redakto: 17 majo 2009, 14:31:11 ptm de Albert »

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Lingvosituacio en Belgio
« Respondo #6 je: 17 majo 2009, 18:36:17 ptm »
Dankon, Albert! Mi invitos franclingvanojn!
Lode.