+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Veterana „malvespero”

Ligitaj eventoj

  • Antverpeno: Veterana tago: 13 oktobro 2019

Aŭtoro Fadeno: Veterana „malvespero”  (Legita 3237 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Veterana „malvespero”
« je: 22 junio 2019, 13:32:23 ptm »
Saluton geamikoj,
 
Maljunaj membroj ofte ne plu ŝatas partopreni vesperajn kunvenojn kaj tiel iomete perdas kontakton kun la movado.
 
Longe mi kovis la ideon por foje organizi "malvesperan" kunvenon de veteranoj. Hieraŭ Paul Peeraerts montris en La Verda Stelo selekton da bildoj el sia kolekto de dekmiloj da fotoj pri la Esperanto-vivo. Kaj ĉeestis Hilde Van Driessche, iama estraranino de FEL en ĝia komenca periodo.
 
Kaj ni rapide kunmetis konkretan planon.
 
Ni invitos veteranojn por kunveni:  dimanĉon, la 13an de oktobro en la sidejo, Ni malfermos la salonon ekde la 11a horo. Jam eblos babili pri vetero kaj cetero kaj aperitivi. Je la 13a horo, Hilde preparos gastronomian delikataĵon: angilaĵon en verdaĵoj por po € 25,00. Kompreneble necesas antaŭanonci sin: ivo.durwael@telenet.be aŭ +32 494 06 82 71.
 
Post la manĝo, Paul montros trafajn bildojn el la historio de nia landa movado ekde kiam li aktivis. Li selektos bildojn surbaze de la anoncitaj partoprenantoj. Dum la prezentado ni atendas eksplodon da klarigoj kaj anekdotoj de la ĉeestantoj. Mi ankaŭ petas vin, partoprenontojn mem kunporti fotomaterialon. Tio kovru la ceteran posttagmezan tempon ĝis elĉerpiĝo de la rememoroj.
 
Kaj mi jam atendas vian anoncon pri partopreno!
 
Amike,
 
Ivo