+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Kursoj / Cursussen (Kontrolantoj: PaulP, Roland Rotsaert)
| | |-+  Londona Klubo lanĉas diversnivelaj retaj kursoj

Aŭtoro Fadeno: Londona Klubo lanĉas diversnivelaj retaj kursoj  (Legita 1803 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1317
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Londona Klubo lanĉas diversnivelaj retaj kursoj
« je: 03 septembro 2023, 19:04:57 ptm »

Ĉi-monate la Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉas novajn retajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:
https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html
La tekstoj estas en la angla kaj Esperanto.

La plejparto de la kursoj komenciĝos venontsemajne.

Eblas partopreni en pluraj sed enskribiĝu nur se vi scias, ke vi povos ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, bonvolu sciigi ilin pri nia novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

La kursoj estas principe senpagaj, sed por iuj kursoj ni petas libervolan malgrandan kontribuon por helpi nin kovri niajn kostojn.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.

Amike,

Anthony (anthony@esperanto.org)