Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > Kortrijk

La printempo atendas vin en La Flandraj Ardenoj

(1/1)

PaulP:
Estimataj membroj,
Ne forgesu aliĝi al la Tago de la Flandraj Ardenoj de la 16a de aprilo.
Mi ne inventis sed la ĉiĉerono sciigis al mi ke "ni normale vidos kapreoletojn kaj buteojn". Eĉ fidelaj klientoj de la Tago neniam vidis tion...

Por novuloj estos - sen troigo - neforgesebla konatiĝo kun bela flandra regiono.

Posttagmeze la urbo Ronse [Renaix] estos la destino. Ingrediencoj estos: tekstilmuzeo, preĝeja tomboĉambro, "Art-Deco'-kvartalo k.a. Gustumu per https://www.virtueelronse.be/

Ĉiuj detaloj en la jenaj faldfolioj nederlandlingva kaj esperantlingva.

Ĉu vi vere bezonas pli da argumentoj?
Do ĝis tiam?!

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio