Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 26 januaro 2014, 11:55:41 atm

Titolo: Esperanto Nederland denove organizos Studsemajnfinon
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 26 januaro 2014, 11:55:41 atm

Dum la semajnfino de la 14a ĝis la 16a de marto Esperanto Nederland denove organizos Studsemajnfinon. ĝifoje tio okazos en Hall ĉe Eerbeek en la Grupdomo “ABK-huis” de la NIVON.

La etoso ĉiam estas agrabla. Vi kaj viaj stomakoj estos bone prizorgitaj, kaj vi estos en la mezo de bela pejzaĵo. Oni instruas en diversaj grupoj/niveloj de komencontoj ĝis progresintoj.


La kotizo estas €60 por membroj de Esperanto Nederland/NEJ/propra landa asocio kaj €70 por nemembroj.


Se vi volas scii pli, iru al : http://www.esperanto-nederland.nl/ned/studieweekend.php