Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 03 februaro 2014, 07:23:11 atm

Titolo: Internacia Junulara Semajno apud Budapeŝto, 25.7-1.8.2014
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 03 februaro 2014, 07:23:11 atm

La 25-a Internacia Junulara Semajno (IJS) okazos de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Horány, 10 kilometrojn for de Budapeŝto (Hungarujo). Organizas tiun aranĝon Hungara Esperanto-Junularo. La temo de Ia ĉi-jara IJS estos “De la tradicioj ek al la futuro”. La programo konsistas el plurtemaj prelegoj kaj aliaj aktivaĵoj, kiel lingvokursoj, diskutrondoj, trejnadoj por aktivuloj, sportoj kaj ekskursoj. Kelkajn programerojn la partoprenantoj eĉ povas proponi. Skribu al steleto@gmail.com .