Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 24 februaro 2014, 07:44:51 atm
-
Mi invitas vin elkore al la jam tradicia, sed ĝifoje pli longa „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio inter la 1-a kaj 3-a de majo 2014. Je la 1-a de majo mi jam la sesan fojon instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio en kunlaboro kun la dulanda projekto “Nowa Amerika”.
La aranĝo de la sindikatoj kaj maldekstraj partioj okazos je la 1-a de majo inter 10:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Sĉubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.
Provizora programo kaj aliĝilo estas en la suba aldonaĵo.
Ronald Schindler (RonaldSchindler@web.de)