Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 12 marto 2014, 07:51:39 atm

Titolo: Ekspozicio pri Eugène Gaspard Marin, anarkiisto kaj esperantisto belga
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 marto 2014, 07:51:39 atm
Okazos ekspozicio pri Eugene Gaspard MARIN, frua anarkiisto kaj esperantisto belga  en Watermaal-Bosvoorde en kafejo-restoracio Le Psylophone de la 15a de marto ĝis la 5a de aprilo 2014 kun prelego la 22an de marto je 17h.
Estos vizitebla la sama ekspozicio de la 29a de aprilo ĝis la 29a de majo en la biblioteko por adoltoj  je la 3a etaĵo de L’es[pace Paul Delvaux, 3 strato Grates (placo Keym). Okazos prelego pri la vivo de Marin la 8an de majo je 18h30.
Hilary CHAPMAN patbillchapman@gmail.com

Franclingva studo pri Marin legeblas je http://anarlivres.free.fr/pages/documents/Stockel-Bois.pdf (http://anarlivres.free.fr/pages/documents/Stockel-Bois.pdf) . Kvankam en tiu studo estas menciitaj multaj verkoj de li, mi nur sukcesis trovi unu titolon: G. Marin vizitas sian hejmon - la mondon, (re)eldonita de: Internacia Kultura Servo, Zagreb, en 1974.

Blogo estas je http://mayak.unblog.fr/2013/03/25/eugene-gaspard-marin/
Roland ROTSAERT roland.rotsaert@hotmail.com (nova adreso!)