Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 06 aprilo 2014, 07:19:03 atm

Titolo: Ekskurso en Bochum, 24 majo 2014
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 06 aprilo 2014, 07:19:03 atm

La Esperanto Grupo Essen denove invitas al ekskurso en la Ruhr-regiono. En ĉi-tiu jaro ni renkontiĝos je sabato, 24a de majo ek de la 10a horo en Bochum.

Unue ni vizitos la "Puzzleum" (vidu http://www.puzzleum.de/, http://www.puzzleum.de/), kie la estro montros kaj klarigos sian kolekton. Kompreneble ni ankaŭ mem povos ludi per diversaj puzzlo-ludoj.

Poste sekvos la jam kutima pikniko kaj, depende de la vetero, promeno aŭ alia programero.
Fruvespere finiĝos la ekskurso-tago per komuno manĝo en restoracio.

Se vi ŝatas partopreni, aŭ volas detalojn pri la programo, loko, vojpriskribo k.t.p., bonvolu anonci vin skribe ĉe petra.dueckershoff@esperanto.de.