Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 19 majo 2014, 16:52:58 ptm
-
En la suba dosiero estas detalaj informoj pri la Tria Interlingvistika Simpozio (25-26.09.2014), kies ĉefa temo estas:
Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj
Ni invitas vin partopreni (kun aŭ sen prelego). La simpozio okazos post la interlingvistika sesio kaj tuj antaŭ la 30a Arkones (arkones.org), kiu ofertos al vi riĉan kulturan programon post la scienca (ankaŭ por tio vi povos kontribui).
Samtempe mi petas vin informi eventualajn interesiĝantojn pri la rekomenciĝanta interlingvistika programo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM. Detalojn vi trovos sur niaj retpagxoj http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html.
Bonvenige
Ilona Koutny
-
ĉu vi ŝategas partopreni la studojn en UAM, sed viaj enspezoj ne ebligas al vi ĉion pagi? Por la trijaraj interlingvistikaj studoj ekzistas ebloj ricevi financan subtenon en formo de stipendio. Vidu detalojn en la suba dokumento.