Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 29 majo 2014, 18:25:05 ptm

Titolo: Aktualaj politikaj temoj kaj komunikadproblemo en la EU, 20-22jun2014, Hungario
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 29 majo 2014, 18:25:05 ptm

INVITO al jam pli ol 10 jaroj internacie tradicia politika diskuto pri lingvaj problemoj, en Alsó?rs (ĉe la lago Balatono, Hungario) 20-22a junio 2014. Adreso: H-8226 Alsó?rs , Honvéd u. 20.

Pliaj informoj:  http://www.e-d-e.org/    eumacko@aol.com

Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikadproblemo en la EU pro la manko de demokrate komuna lingvo. La uzata lingvo estos precipe Esperanto, sed bonvenas ankaŭ civitanoj kun politika intereso, parolantaj nur la hungaran, la germanan, la anglan. Iliaj aldonoj estos tradukotaj.

Aktivuloj el la internacia partio EDE (Europo Demokratio Esperanto) raportos pri siaj laboroj

Se Vi pretas prelegi aŭ raporti pri esperanto-politika temo bonvolu mendi vian emon.

Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo, por ĝis 20 personoj en la domo!