Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: ivo je 03 junio 2014, 20:21:41 ptm

Titolo: Antwerpen: Manuel Ortega
Afiŝo de: ivo je 03 junio 2014, 20:21:41 ptm
Ni ĵus eksciis ke venontan vendredon, Manuel kaj Maya Ortega vizitos nian klubon. Ili gastos ĉe Guido Van Damme kaj restos dum 3 tagoj en Antwerpen. Ili partoprenos nian konversacion. Evidente niaj membroj povos starigi demandojn pri liaj vivo, vojaĝo ktp.
 
 Per interreto mi malkovris ke Manuel Ortega montriĝas aparte interesa persono. Li venas el Venezuelo kaj nun loĝas en Madrido. Li i.a. tradukas al Papiamento. Jen kiel li sin prezentis:
 
 "Mia nomo estas Manuel Ortega, mi estas venezuela hispanie bakita Esperantisto kies profesio estas la disvolvado de programaro. Mi estas uzanto,apoganto kaj disvastiganto de libera programaro kaj pli precize uzanto de la universala mastruma sistemo Debiano. Mi intencas fariĝi Esperanta tradukisto por la projekto debiana Instalilo kaj estonte kunlabori pri aliaj projektoj rilataj al Debiano."
 
 Ne maltrafu la eblon por konatiĝi kun tiu persono!