Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 30 junio 2014, 22:28:07 ptm
-
Promeni tra naturo kaj Vikipedio, de la 11a ĝis la 15a de aŭgusto 2014.
Tiu staĝo havos du aspektojn :
- Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj : plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn.
- Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi. Venu do bone ekipite – ĉue, vestaĵe, kaj se eble komputile.
Brilan staĝon havis ni pasintjare, ne maltrafu la ĉi-jaran okazon!
KVINPETALO Esperanto-Centro
Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE
Retadreso: informoj @ kvinpetalo.org (forigu la spacojn)
Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314
Pri teknikaj detaloj, vidu la retejon de Kvinpetalo http://www.kvinpetalo.org/