Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 12 septembro 2014, 13:48:03 ptm

Titolo: Kion proponi ene de Esperantomovado al adoleskantoj?
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 septembro 2014, 13:48:03 ptm

Je merkredo. 17 sept. 2014 18:30 - 20:00 en Brusela Grup prelegos Valère Doumont pri "Kion proponi ene de Esperantomovado al adoleskantoj?"

Ekde unu jaro kaj duono, kelkaj adoleskantoj kuniĝas regule por skoltumi. 15
partoprenantoj, pli ol 10 semajnfinoj kaj unu tutsemajna tendumado... Valère Doumont rakontos al vi iliajn aventurojn kaj respondos al viaj demandoj.
GRAVA NOTO : La personoj kiuj ne jam estas sur la listo por eniri nian klubejo kaj kiuj volas partopreni tiunprelegon, nepre devas komuniki al Nikolao ( nikolao ĉeesperantobruselo.org ) siajn nomon, ŝtatanecon kaj n-ron de identigilo plej laste lundon vespere. Nikolao