Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 15 januaro 2015, 19:45:00 ptm

Titolo: Prelego pri Eugène 'Gassy' Marin
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 15 januaro 2015, 19:45:00 ptm
En 1905, en la kvartalo Stokkel de Bruselo, ekis la aventuro de paca anarkisto, antropologisto vojaĝanta kaj disvolvisto de la internacia lingvo Esperanto, Eugène Gaspard Marin.
Kadre de ekspozicio pri li  (12-25 januaro) okazos prelego je dimanĝo, la 18a de januaro, je la 17a horo. Loko: Espace des 4 Saisons, 147 Str. François Demedt, 1150 Bruselo.
Vidu detalojn en la suba afiŝo.
Ankoraŭ mankas Vikipedia-artikolo pri Marin, sed kelkaj informoj estas je http://fr.wikipedia.org/wiki/Communaut%C3%A9_libertaire