Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 24 februaro 2015, 07:29:27 atm

Titolo: Inaŭgura parolado en Amsterdam
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 24 februaro 2015, 07:29:27 atm

Je vendredo, la 13-a de marto 2015, je la 4a posttagmeze, dr. F. Gobbo,
nomumita Profesoro de la Speciala Katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto,
liveros sian inaŭguran paroladon kiu titoliĝas:

Interlinguïstiek, een vak voor meertaligheid
Interlingvistiko, fako por multlingveco
Interlinguistics, a discipline for multilingualism

La speciala katedro estas je dispono nome de Universala Esperanto-Asocio
(UEA, Roterdamo).

Prof. dr. D.C. van den Boom, Rector Magnificus de la Universitato de
Amsterdamo, invitas vin ĉe la aŭlo de la Universitato (enirejo Singel
411, angule de Spui).