Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 08 marto 2015, 12:26:29 ptm
-
Tiu serĉpromenado alkondukos nin tra diversaj malkutimaj lokoj en Uklo. Ni trairos malnovan tombejon, malkovros nekonatajn padojn, lernos kiel naskiĝis la bruselaj brasikoj, salutos malnovan reĥon, rigardos la stelojn kaj renkontos marionetojn. Vi ne povas maltrafi tion ! Post la promenado, ni manĝos kune vespere. La problemo estos, ke vi ne konos la nomon de la restoracio, nek ĝian adreson. Por trovi ilin ni respondos al diversaj demandoj, plej ofte rilataj al la vizitata loko. Danke al tiuj respondoj vi povos trovi la adreson de nia restoracio. Memoru ke tiu promenado ne estas konkurso. Do estos nek gajninto nek perdinto, ĝi estas nur promenado inter geamikoj
aliĝo kaj detaloj sur mia retejo: www.mlaitat.be/eskapadoj (http://www.mlaitat.be/eskapadoj)