Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 19 marto 2015, 18:41:41 ptm
-
La kulturcentro Kvinpetalo, en Bouresse, Francio, organizas serion da altnivelaj staĝoj. La venonta okazos de la 20a ĝis la 24a de aprilo.
Temos pri ekzercado pri altnivela tradukado. Gvidos ĝin Brian Moon, vic-prezidanto de la Akademio, profesia tradukisto. La vorto « altnivela » tamen ne timigu vin! Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por preparado al atesto pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto. Pri tradukado necesas aparte ekzerci sin, kaj dum Tiu ĉi semajno ni faros ĵuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.
Malkrokodilado garantiata !
Pri teknikaj detaloj, vidu la retejon de Kvinpetalo http://www.kvinpetalo.org/ (http://www.kvinpetalo.org/)