Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 14 majo 2015, 07:32:25 atm
-
La Esperanto Grupo Essen denove invitas al ekskurso en sia regiono. En ĉi-tiu jaro ni renkontiĝos je sabato, 27a de junio ek de la 11a horo en Hattingen.
Unue ni vizitos la akvokastelon "Haus Kemnade", (http://www.fv-hauskemnade.de/index.php/de/) proksime de la rivero Ruhr kaj de la baraŭlago Kemander See. Aktiva membro de la subtena asocio montros kaj klarigos al ni i. a. la interesan muzikil-kolekton (Musikinstrumentensammlung Grumbt).
Poste sekvos - depende de la vetero - nia jam kutima pikniko kaj promeno aŭ alia programero. Vespere ni finos la ekskurson per komuna manĝo en restoracio.
Se vi ŝatas partopreni, bonvolu anonci vin skribe ĉe ludger-schmeink@t-online.de aŭ petra.dueckershoff@esperanto.de.
Ni volonte sendos pliajn detalojn pri la programo, loko, vojpriskribo. Bonvolu ankaŭ informi samgrupanojn kaj geamikojn!