Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 27 junio 2015, 18:08:13 ptm
-
Litova Esperanto-Asocio invitas al la tradiciaj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas.
Vidu je http://www.esperanto.lt/board/zboard.phpĝid=BET52
-
La novaŭretejo La Balta Ondo memorigas la historion de BET. La statistika tabelo pri ĉiuj (51) antaŭaj BEToj ĵus aperis http://sezonoj.ru/2015/08/bet-11/
-
Jam nun oni povas konatiĝi kun la urbo de BET-52 danke al la riĉe ilustrita artikolo de Vytautas Šilas, kiu estas legebla en la novaŭretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/10/litovio-12/
-
Post kvar monatoj, la 2an de julio en la Litovia urbo Birštonas komenciĝos
la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). Okaze de tio la redakcio de “La Ondo
de Esperanto” faris intervjuon kun Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de
BET-52 kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Li rakontas pri la urbo,
programo, kondiĉoj kaj aliaj aspektoj de BET-52, al kiu jam aliĝis 220
personoj el 23 landoj. Legu la intervjuon “Birštonas atendas vin” en la
novaĵretejo La Balta Ondo kaj ne hezitu aliĝi al BET, kiu estas la plej
longtradicia el la internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo.
http://sezonoj.ru/2016/03/bet-32/
-
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la
2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en la
novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio.
La deka Litovia BET (BET-31) okazis antaŭ 21 jaroj, la 8-16an de julio 1995
en Girionys kun 203 partoprenantoj. Legu pli pri BET-31 en La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/03/bet-34/