Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: ivo je 27 aŭgusto 2015, 22:27:56 ptm
-
Marc Vanden Bempt: La hungara Spirito klarigita per iliaj popolkantoj
-
Nu jes, ne temas pri supernatura fenomeno, kiel sugestas la majuskla Spirito en "La hungara Spirito klarigita per iliaj popolkantoj".
Mi klarigos kelkajn erojn pri la pensmaniero de la hungaroj.
Eblus bazi tion sur la historio, kiu certe multon klarigas. Mi preferas alian elirpunkton: la populara nuntempa muziko, la popmuziko (do ne folkloraj popolkantoj...).
Atendu muzikplenan vesperon en lingvo nekomprenebla, sed... mi surpapere disdonos ĉiujn tradukojn.
Marc.