Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 26 decembro 2015, 17:01:45 ptm

Titolo: 89a SAT-kongreso, Herzberg, 16-23 julio 2016
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 26 decembro 2015, 17:01:45 ptm

Tuj antaŭ la 101a UK (Nitra, Slovakio) okazos
 
la 89-a SAT-Kongreso en Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo inter 16-23 julio 2016.
 
Varia programo:
- prelegoj, forumoj, diskutado, laborkunsidoj
- kulturaj programeroj, muziko, folkloro
- ekskursoj, urborigardado (Hannover, Goslar), vizitoj, promenado en la Nacia Parko Harz
 
ATENTU: tre malaltaj kongreskotizoj (15-60 EUR), tranoktado inter 22-25 EUR/persono/nokto kun matenmanĝo! Komuna vetureblo poste al UK.
La UNUA ALIĜDATO (kun plej favoraj kotizoj): 31.12.2015



Detaloj, aliĝilo: http://sat89.esperanto-urbo.de (http://sat89.esperanto-urbo.de/)