Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 21 januaro 2016, 18:30:36 ptm
-
Jannick Huet-Schumann (estrino) kaj Christophe Chazarein (ekzamen-responsulo) kore atendas vin en kastelo Gresillon (Francio) de la 8a ĝis la 16a de aprilo 2016 por la 6a PRINTEMPaS kun 3 kursoj :
por komencantoj kun Marion, por prepari la ekzamenon B1 kun Christophe, kun Radojica (ILEI-estrarano) por B2 kaj C1.
Vidu http://gresillon.org/printempo kaj aliĝu nun por havi rabaton http://gresillon.org/aligho
Kiel kutime vi ege plibonigos vian parolkapablon en varma etoso en la bela printempa naturo de nia granda parko kaj plie vi povos malstreĉigi kun la ĉarma helpo de Lise post bongusta tagmanĝo de nia kuiristo Frederic.