Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 27 junio 2016, 19:50:18 ptm

Titolo: Novjara renkontiĝo en Saarbrücken, 27 decembro 2016 - 3 januaro 2017
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 27 junio 2016, 19:50:18 ptm

La 15-a NR (novjara renkontiĝo) ĉi-jarfine okazos de la
    27-a de decembro 2016 ĝis 3-a de januaro 2017,
    mardo ĝis mardo
en Saarbrücken, samtempe kaj samloke kun la 8-a NIS (novjara internacia semajno), la programo por junuloj.

NR do denove estos tuj apud Francio, kion certe bonvenigos aparte la francoj :)
ja fakte Saarbrücken estas landlima urbo...
Ankaŭ suda Germanio kaj Svislando denove pli proksimas.
Ni do esperas, ke multaj el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la trajna distanco inter Parizo kaj Saarbrücken estas malpli ol du horoj...
Jen la informa paĝo : http://www.esperantoland.org/nr/#nr