Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 18 novembro 2016, 16:24:53 ptm
-
Je sabato, 17a de decembro 2016 okazos la sekvonta REVELO-tago en Dortmund.
La loko estas la restoracio de Wilhelm-Hansmann-Haus, Märkische Str. 21, 44141 Dortmund.
Tiu domo estas bone atingebla per publikaj trafikiloj. Proksime troviĝas parklokoj.
Programo:
ek de la 10a horo: alveno/kafo/teo/babilado
10:30 Prelego de Andreas Diemel: „La urba evolu-projekto Phoenix-lago“
11:15 REVELO-membrokunveno
12:15 Tagmanĝo
poste Vizito de la ekspozicio pri kristnaskaj kutimoj en diversaj landoj, kiun prezentas la muzeo pri arto kaj art-historio (MKK).
Ĝi situas proksime de la stacidomo
(https://www.dortmund.de/de/freizeit_und_kultur/museen/mkk/ausstellungen_1/vk_detail_ausstellungen_mkk.jsp?eid=435156&tid=435165)
Pliajn informojn pri la programo kaj detalan vojpriskribon mi volonte sendos al vi.
Por la organizo de la tago kaj la komuna tagmanĝo mi petas vian aliĝon ĝis la 8a de dezembro al petra.dueckershoff@...
Mi ĝojus renkonti vin en Dortmund!
petra.dueckershoff(a)web.de