Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 14 decembro 2016, 17:19:59 ptm

Titolo: 15 decembro: Zamenhoftago kaj Librotago
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 14 decembro 2016, 17:19:59 ptm

La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof (1859-1917), kreinto de Esperanto. Laŭ iniciato de unu el niaj signifaj verkistoj, Julio Baghy, ni festas tiam ankaŭ la Esperantan kulturon. Por la plialtigo de la spirita nivelo de la esperantistaro, Baghy proponis ke la Zamenhof-tago estu ankaŭ la tago de la Esperanta libro.

Dum kultura evento lokaj grupoj informu ne-esperantistojn pri la internacia lingvo, ties abunda literaturo originala kaj tradukita. Ni elmontru, kiel nia movado disvastigas kulturverkojn de diversaj etnoj, ebligante al alilingvanoj la ĝuadon de verkoj alipopolaj.

Tio estu nia Zamenhof-taga kontribuo al justa, egalrajteca komunikado, kiu respektas lingvan, kulturan diversecojn, strebe al daŭripova konservado de tiuj riĉecoj, rajtoj.

Krom okazigo de kunvenoj, eventoj, prelegoj pri Zamenhof, tiutage ni celebru la Esperanto-literaturon ankaŭ per aĉeto, legado de nova libro!

Vi trovos ĉe la suba ligilo la afiŝon de la Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago en pluraj lingvoj, kiun vi povas kundividi kun viaj konatuloj en la sociaj retoj:

http://www.gazetaro.org/2016/librotago2016/

Emilio Cid, estrarano de UEA pri informado

Libroservo de Flandra Esperanto-Ligo: http://www.retbutiko.net/