Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 15 decembro 2016, 19:46:58 ptm
-
La francilia regiono bonvenigas la nacian kongreson de Esperanto France de la 25a ĝis la 28a de majo 2017.
Venu partopreni la aktivadojn de asocioj, malkovri la departementon kaj korpe movi dank’al eksteraj sportoj por ĉiuj. La departemento Val-de-Marne (Val de Marne, valo de la rivero Marne) famas pro siaj tavernetoj ĉe la riverbordoj, nomitaj "guinguettes" (ginget). Venu danci je la sono de grupo de muzikistoj el nia regiono.
Informoj kaj aliĝilo estas je http://kongreso2017.esperanto-france.org/