Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 24 februaro 2010, 14:16:35 ptm

Titolo: Paskaj ferioj
Afiŝo de: PaulP je 24 februaro 2010, 14:16:35 ptm
La antverpena Esperanto-grupo estas en feria etoso. Vizitu la kluban vesperon en la 2a de aprilo kaj kunportu por la aliaj ĉokoladan ovon! Poste esperantlingva filmo.
Titolo: Re: Paskaj ferioj
Afiŝo de: Lodchjo je 26 februaro 2010, 15:23:04 ptm
ĉu la filmo estas surprizo ankaŭ?
ekz. mi tute ne ŝatis la filmon "Gerda Malaperis".
Titolo: Re: Paskaj ferioj
Afiŝo de: PaulP je 27 februaro 2010, 11:37:31 atm
Ne temas pri "Gerda malaperis". La filmo vere valoras la rigardadon. Eble eĉ venos du filmoj. Depende de la emo kaj la gusto de la partoprenantoj.
Titolo: Re: Paskaj ferioj
Afiŝo de: Lodchjo je 28 februaro 2010, 10:34:12 atm
Bone, mi tre scivolas nun kaj fidas vian juĝon, do certe venos!