Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 30 julio 2010, 14:47:37 ptm

Titolo: Trevor Steele prezentas sian plej novan romanon
Afiŝo de: PaulP je 30 julio 2010, 14:47:37 ptm
En la Esperanto-domo de Antverpeno (Frankrijklei 140), la 17an de septembro je la 20a horo Trevor Steele prezentos sian plej novan romanon  "Flugi kun kakatuoj".

Trevor Steele debutis en 1987 per la romano "Sed nur fragmento". Intertempe aperis multaj el liaj romanoj, novelkolektoj kaj vojaĝrakontoj. Lia lasta, "Flugi kun kakatuoj", aperos en la 1-a de septembro 2010.